Koloraj emoji sur Arch Linux

Tiu ĉi gvido devus funkcii por Arch Linux kaj ĝiaj derivatoj, kiel Manjaro Linux. Se vi instalas emoji-tiparon de alie, la aktiva paŝo devus funkcii ankaŭ sur aliaj distribuoj.

Instalu emoji-tiparon

Unue, vi devas instali novan tiparon kiu enhavas nur kolorajn emoji-figurojn. Se la tiparo ankaŭ enhavas aliajn signojn, tiuj estos montritaj anstataŭ nia preferata sistemsinteno.

Mi rekomendas la malfermitan Noto-tiparon de Google, kiu ankaŭ estas uzata en Android. La pakaĵo noto-fonts-emoji enhavas nur la emoji-figurojn de tiu tiparo.

sudo pacman -S noto-fonts-emoji

Adaptu la tiparojn de via sistemo

Ĉiam kiam oni montras emoji-signon, ni deziras uzi la emoji-tiparon. Por fari tion, ni aldonas propran tiparan agordon al ~/.config/fontconfig/fonts.conf. Eble vi devos krei la dosierujon fontconfig kaj en ĝi la dosieron fonts.conf.

Se vi deziras starigi tiujn tiparojn kiel la norman por ĉiuj uzantoj en la sistemo, skribu en la dosieron /etc/fonts/local.conf.

<?xml version="1.0"?>
<!DOCTYPE fontconfig SYSTEM "fonts.dtd">
<fontconfig>
 <alias>
   <family>sans-serif</family>
   <prefer>
     <family>Noto Sans</family>
     <family>Noto Color Emoji</family>
     <family>Noto Emoji</family>
     <family>DejaVu Sans</family>
   </prefer> 
 </alias>

 <alias>
   <family>serif</family>
   <prefer>
     <family>Noto Serif</family>
     <family>Noto Color Emoji</family>
     <family>Noto Emoji</family>
     <family>DejaVu Serif</family>
   </prefer>
 </alias>

 <alias>
  <family>monospace</family>
  <prefer>
    <family>Noto Mono</family>
    <family>Noto Color Emoji</family>
    <family>Noto Emoji</family>
   </prefer>
 </alias>
</fontconfig>

Nun elsalutu kaj reensalutu, por vidi la ŝanĝon.

Testareo

Jen kelkaj emoji por testi:

  • 🙂 Rideto
  • 🇨🇦 Kanada flago (se via tiparo ne subtenas flagojn, eble ĉi tio montriĝos kiel CA)
  • 🤩 Stelaj okuloj (enkondukita kun Emoji 5.0)
  • 🥳 Festo (enkondukita kun Emoji 11.0)
  • 🦮 Blindulohundo (enkondukita kun Emoji 12.0)

Rekono

Ĉi tiun artikolon mi verkis post legado de la angla Tutorial: How to enable system-wide color emoji support de la uzanto de la Manjaro Forumo, gabrc52.